sábado, 4 de outubro de 2014

Esperanto: Ardas Havena Vivo

música e letra em Esperanto: Ardas Havena Vivo
grupo: Kajto


Ardas Havena Vivo



Ardas havena vivo... vivo... vivo...
Laŭtas tumulta aktivo... aktivo... aktivo...

Movas sin formoj, fumoj,
Buntas kostumoj, lumoj
Ridas la mevorondoj
Bluas ĉieloj, ondoj,
Dancas sennombraj ŝipoj
Ĝojas maristaj skipoj

Bele somero varmas... varmas... varmas...
En la haveno svarmas... svarmas... svarmas...

Fiŝoj jen brile oraj.
Homoj nur bonhumoraj.

Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj
Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj

Sur la najbara strando... strando... strando...
Flirtas junula bando... bando... bando...

Flikas onduloj lerte
Retojn plektitajn sperte
Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurdo fono

Buntas kostumoj, lumoj...
Movas sin formoj, fumoj...
Laŭtas tumulta aktivo...
Ardas havena vivo.
Laŭtas tumulta aktivo...
Ardas havena vivo.

Laŭtas tumulta aktivo.
Ardas havena vivo.

Laŭtas tumulta aktivo.
Ardas havena vivo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário