sábado, 9 de maio de 2015

Em Esperanto: KIEL NI UZAS NIAN CERBON?


Breve introdução lida na última "Kuko" - Reunião Cultural de Esperantistas de Bauru, ocorrida no último dia 11/04/2015:


(agradecimento especial a José Mauro Progiante, que me auxiliou na revisão da tradução para a Língua Internacional Esperanto).



KIEL NI UZAS NIAN CERBON?

ĈU EKZISTAS AREOJ DE NIA CERBO, KIUJN NI NE UZAS?




Demandoj tiaj estis la temo de freŝdata raporto de Robynne Boyd, traktante pri la “mito de la 10 procento”. La sama tezo aŭ argumento (ke ni uzas nur 10% de nia cerba kapablo) estas inkluzivita en la lasta fikcia filmo “Lucy”. La filmo estas ekscita, kvankam “ludas” malprofunde kaj sensacie kun la “senfinaj ebloj” (sed tre neproblablaj) stimuli “tre intense” areojn neuzatajn de la cerbo.
Sed ĉu fakte ekzistas regionoj de la homa cerbo ne funkciantaj nuntempe?
Laŭ la Filozofio de la Menso, ĉi tiu temo ne estas novaĵo. Tamen, la konkludoj de la kognaj sciencoj ankoraŭ eĉ ne alproksimiĝas al la kina holivuda romantikismo. Tio, kio estas certe konata, estas ke ni uzas ĝenerale la tuton de nia cerbo, kvankam ne 100% da ĝi samtempe, kompreneble.
Ĉiuj “sciencaj testoj” informas, ke ne estas evidentaĵo pri la supozata ekzisto de dormantaj areoj en nia cerbo.
Se la temo de rilatas al la kvanto (plia aŭ malplia uzo de cerbaj areoj), kio do determinas, en la homo, la ekziston de tiom da malsamaj niveloj de kogna disvolviĝo?
Kial ni havas la klaran impreson, ke estas stultuloj kaj “inteligentuloj”, kaj ankoraŭ “geniuloj”?
Ni rimarkis tiun fenomenon empirie, observante la agadon de la sama homo en malsamaj artaj kategorioj, aŭ komparante la matematikajn, logikajn kaj lingvajn kapablojn, en la kunteksto de la religio, de la sporto aŭ eĉ ene de la interrilatoj, ktp.
Nuntempa scienco diras, ke tio, kio distingas nin kogne, tute ne rilatas kun la etneco (erare nomata “raso”) aŭ kun la socia klaso.
Kredu! Antaŭ jarcento, sciencistoj argumentis, ke malriĉuloj, analfabetuloj aŭ anoj de certas etnaj grupoj estis malpli inteligentaj aŭ kapablaj adaptiĝi ol riĉuloj, membroj de la elito.
Fakte nia intelekta kapablo ankaŭ ne estas decidita nure pro genetika heredaĵo de la prauloj
La kondiĉoj kaj kvalitoj de mediaj stimuloj (ricevitaj en la naskiĝo) ŝajne estas pli decidaj por difini la kognan potencialon de ĉiuj.
Por ekspliki la tipojn kaj gradojn de inteligenteco, Filozofio de la Menso kaj Kognaj Sciencoj parolas pri “kvalito de neŭronaj ligoj”. Tiel, ili celas klarigi la kognajn diferencojn inter la homoj.
Tiaj diferencoj estus multe pli limigitaj de la medio (konsekvence de la kulturo), ol de ia genetika antaŭdetermineco.
Ĉuokaze, la konsilo estas: ne kredu ĉion, kion filmoj prezentas kiel “reala” aŭ “scienca”. Nek kredu nur tion, kion scienco aŭ metafiziko prezentas kiel supozeble “pruvita”.
Okazas ke ambaŭ, scienco kaj metafiziko, vere scias preskaŭ neniom pri la funkciado de la cerbo aŭ de la homa menso.
Silvio Motta Maximino






Abaixo segue trecho da reportagem supracitada (em Português):


Não se sabe como o mito surgiu, mas, assim como os músculos, a maior parte do cérebro está constantemente ativa.



dezembro de 2014
Robynne Boyd


Não é surpresa que o cérebro permaneça um mistério. Além de realizar milhões de tarefas corriqueiras, ele compõe sinfonias, problematiza e apresenta soluções elegantes para equações. Ele é a fonte de todas as experiências, sentimentos e comportamentos humanos, além de ser o repositório da memória e da autoconsciência.
​A esse mistério soma-se a afirmação de que humanos empregam “apenas” 10% de seus cérebros. Se pessoas comuns pudessem acessar aqueles outros 90%, elas também poderiam se tornar como aqueles que se lembram do valor de π (Pi = 3,1415926...) até a vigésima milésima casa decimal ou talvez tivesse até poderes telecinéticos.

Leia o artigo na íntegra no seguinte endereço:
http://www2.uol.com.br/vivermente/noticias/sera_que_realmente_usamos_apenas_10__do_cerebro_.html
 

Nenhum comentário:

Postar um comentário