domingo, 4 de outubro de 2015

Kial mediti? Por que meditar?



Ni devas vivi en la estanteco. Ne en la estonteco, nek en la pasinteco. La stato de meditado ne estas pensi, nek pripensi. Mediti estas ne pensi. Mediti ne estas agado, estas ne-agado.
Kial ni devas mediti?
Ĉar ni bezonas senti la veran pacon kaj feliĉon.
La esenco de la paco ne estas en la mensa laborego.
La menso ne scias kio estas la paco.
Kial ne-pensi? ĉar la simpla ago de pensi ekkaŭzas maltrankvilecon, kaŭzas ofte anksiecon, zorgante pri kio povas aŭ ne povas okazi, aŭ malkontenton pro la pasintaj spertoj.
Kioj estas la penso, la emocio kaj la sento?
La pensoj kaj la emocioj estas tre grava afero por ni.
La plej grava afero estas koni kiel niaj pensoj aŭ la emocioj funkcias. Scii tio permesas uzi plibone niajn kapablojn.
La koncentriĝo estas la vojo por atingi la stato de meditado.
ĉi tio nur okazas se ni estas kapablaj de vivi la momenton. Ĉu ni povas vivi la nuntempon, sen eskapis estantecon? 


Nenhum comentário:

Postar um comentário