Breve introdução lida na última "Kuko" - Reunião Cultural de Esperantistas de Bauru, ocorrida no último dia 11/04/2015:
(agradecimento especial a José Mauro Progiante, que me auxiliou na revisão da tradução para a Língua Internacional Esperanto).
KIEL NI UZAS NIAN CERBON?
ĈU EKZISTAS AREOJ DE NIA CERBO, KIUJN NI NE UZAS?
Demandoj
tiaj estis la temo de freŝdata raporto de Robynne Boyd, traktante pri la “mito
de la 10 procento”. La sama tezo aŭ argumento (ke ni uzas nur 10% de nia cerba
kapablo) estas inkluzivita en la lasta fikcia filmo “Lucy”. La filmo estas
ekscita, kvankam “ludas” malprofunde kaj sensacie kun la “senfinaj ebloj” (sed
tre neproblablaj) stimuli “tre intense” areojn neuzatajn de la cerbo.
Sed
ĉu fakte ekzistas regionoj de la homa cerbo ne funkciantaj nuntempe?
Laŭ
la Filozofio de la Menso, ĉi tiu temo ne estas novaĵo. Tamen, la konkludoj de
la kognaj sciencoj ankoraŭ eĉ ne alproksimiĝas al la kina holivuda romantikismo.
Tio, kio estas certe konata, estas ke ni uzas ĝenerale la tuton de nia cerbo,
kvankam ne 100% da ĝi samtempe, kompreneble.
Ĉiuj
“sciencaj testoj” informas, ke ne estas evidentaĵo pri la supozata ekzisto de
dormantaj areoj en nia cerbo.
Se
la temo de rilatas al la kvanto (plia aŭ malplia uzo de cerbaj areoj), kio do
determinas, en la homo, la ekziston de tiom da malsamaj niveloj de kogna
disvolviĝo?
Kial
ni havas la klaran impreson, ke estas stultuloj kaj “inteligentuloj”, kaj
ankoraŭ “geniuloj”?
Ni
rimarkis tiun fenomenon empirie, observante la agadon de la sama homo en
malsamaj artaj kategorioj, aŭ komparante la matematikajn, logikajn kaj lingvajn
kapablojn, en la kunteksto de la religio, de la sporto aŭ eĉ ene de la
interrilatoj, ktp.
Nuntempa
scienco diras, ke tio, kio distingas nin kogne, tute ne rilatas kun la etneco
(erare nomata “raso”) aŭ kun la socia klaso.
Kredu!
Antaŭ jarcento, sciencistoj argumentis, ke malriĉuloj, analfabetuloj aŭ anoj de
certas etnaj grupoj estis malpli inteligentaj aŭ kapablaj adaptiĝi ol riĉuloj,
membroj de la elito.
Fakte
nia intelekta kapablo ankaŭ ne estas decidita nure pro genetika heredaĵo de la
prauloj
La
kondiĉoj kaj kvalitoj de mediaj stimuloj (ricevitaj en la naskiĝo) ŝajne estas
pli decidaj por difini la kognan potencialon de ĉiuj.
Por
ekspliki la tipojn kaj gradojn de inteligenteco, Filozofio de la Menso kaj Kognaj
Sciencoj parolas pri “kvalito de neŭronaj ligoj”. Tiel, ili celas klarigi la
kognajn diferencojn inter la homoj.
Tiaj
diferencoj estus multe pli limigitaj de la medio (konsekvence de la kulturo),
ol de ia genetika antaŭdetermineco.
Ĉuokaze,
la konsilo estas: ne kredu ĉion, kion filmoj prezentas kiel “reala” aŭ “scienca”.
Nek kredu nur tion, kion scienco aŭ metafiziko prezentas kiel supozeble “pruvita”.
Okazas
ke ambaŭ, scienco kaj metafiziko, vere scias preskaŭ neniom pri la funkciado de
la cerbo aŭ de la homa menso.
Silvio
Motta Maximino
Abaixo segue trecho da reportagem supracitada (em Português):
Não se sabe como o mito surgiu, mas, assim como os músculos,
a maior parte do cérebro está constantemente ativa.
dezembro
de 2014
Robynne
Boyd
Não
é surpresa que o cérebro permaneça um mistério. Além de realizar milhões de
tarefas corriqueiras, ele compõe sinfonias, problematiza e apresenta soluções
elegantes para equações. Ele é a fonte de todas as experiências, sentimentos e
comportamentos humanos, além de ser o repositório da memória e da
autoconsciência.
A
esse mistério soma-se a afirmação de que humanos empregam “apenas” 10% de seus
cérebros. Se pessoas comuns pudessem acessar aqueles outros 90%, elas também poderiam
se tornar como aqueles que se lembram do valor de π (Pi = 3,1415926...) até a
vigésima milésima casa decimal ou talvez tivesse até poderes telecinéticos.
Leia o artigo na íntegra no seguinte endereço:
Nenhum comentário:
Postar um comentário