artigo 'O falso dilema da religião versus ciência'
tradução para Esperanto:
La falsa dilemo inter religio kaj scienco
Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis
gazetartikolon nomata: "efikoj de meditado estas science pruvita." En alia okazo, mi vidis alian diraĵon:
"Sciencistoj pruvis homan reenkarniĝon" ... Aliaj
diskutas pri homeopatio... psikanalizo, metapsikio,
kaj multaj aliaj konadoj, ĉu estas scienco aŭ ne ... Eĉ diskutas "sciencan evidentecon de
kreismo" kaj multaj komencis meti sciencon kontraŭ religion...
Sed,
kio estas scienco? Laŭ fama sciencisto Newton Freire-Maia, eĉ la sciencistoj
mem ne interkonsentas. Ili certe scias ke scienco, strikte parolante, konsistas
malglate, "aro de difinoj, leĝoj, teorioj, modeloj, inter aliaj, akiritaj
tra specifa metodologio (nomita 'scienca'),
kaj celanta koni parton de realo". Do, se vi ne uzas ĉi tiun metodologion, ne estas scienco, kaj fino.
Nu,
kiuj difinas kio estas la "scienca metodo"? Respondo: sciencistoj.
Kaj kiuj decidas kion estas kaj kio ne estas scienco? R: La konsento de la
opinioj de sciencistoj. Kiam bona parto de sciencistoj decidas ke io estas jam
scienco, do, ĝi estas.
Multaj personoj bedaŭras aŭ ofendiĝas kiam iu diras al ili, ke io ne estas 'science pruvita'. Okazas ke multaj gravaj kaj valoraj konadoj ne estas scienco. Religioj ne estas scienco, evidente. Metapsikio kaj nifologio ankaŭ ne. Literaturo ne estas scienco, muziko ne estas scienco (la artoj ĝenerale, ne), nek filozofio estas scienco ... Ĉu vi iam pripensis kiom da mirindaĵoj ne estas scienco? kia bona estas tiel! Ververe, ni perdas nenion, se io aŭ ne ĉio estas scienco.
Alia
miskompreno estas pensi ke scienco estas sinonimo de vero. La historio de
scienco nin instruis ke scienco ne trovos la veron 'nuda kaj kruda'. Alia granda sciencisto kaj filozofo de la dudeka
jarcento, K. Pooper, klarigas ke scienco estas la serĉo por la verŝajneco (kio ŝajnas
esti vera). La scienco esence traktas probablecajn koncepto jn de vero. Eĉ la teorioj – pomo-okuloj de la sicenco -
ne estas objektivaj priskriboj de la realo. Teorioj povas esti apogitaj per faktoj- kaj tiel
estos bonaj teorioj- sed nur tio. Teorioj, de tempo al tempo kaj kun la apero de novaj
teknologiaj kontribuaĵoj, estos anstataŭigitaj de aliaj priskriboj aŭ klarigaj
modeloj de mezureblaj
realaĵoj.
Sed
almenaŭ ni povas diri ke estas nur sciencaj faktoroj en scienco, ĉu ne? Ankaŭ
ne: Nesciencaj kulturaj faktoroj - kiel religia, ekonomia, politika, nacia kaj
aŭtoritata faktoroj- influas disvolviĝon kaj akceptadon de
sciencaj teorioj. Fakte, scienco ne estas neŭtrala.
Do,
ne esperu sciencan evidentecon de la ekzisto de Dio, de Jesua mirakloj, de
kreismo, de la ravo de sanktuloj aŭ evidenteco de ekstazo*
de orienta meditado. Scienco ne ekzistas por tio.
Fariĝas
klara ke ĝi estas metita en malsama epistemologiaj nivelo de religio, ĉu ne? ĝia studcelo estas specifa, tio estas,
mezureblaj fenomenoj. Malsimile, religio havas alian
metodologion, aliajn aksiomojn kaj celojn, havas kiel objekto de kontemplado kaj konsiderado, la nemezureblo, nekontrolebla laboratorie...
Kial,
do, ni nutras tiun
falsan dilemon? Ili estas malsamaj sciadoj, ĉiu kun ĝia propra intenco. Do, interkonsentu ni: ni povas esti religiuloj kaj scienculoj samtempe, sed
ne fali en tenton de miksi scienc-metodologion
kun la alia metodologio, ĉu ne?
Neniu
fariĝas pli kredanto aŭ malpli ateisto ĉar scienco konfirmas kredojn de iu aŭ alia religio. Neniu estas pli aŭ malpli etikaj
ĉar scienco tiel pruvis kaj certigis. Homoj estas kompleksaj: multaj kulturoj, multaj sciadoj kaj,
bezonoj (fizikaj, mensaj kaj spiritaj). Nia fido kaj nia rezonado devas kuniri,
sen alveturi unu al alia.
Silvio Motta Maximino – preleganto, filozofia kaj
antropologia profesoro
* nomata
“samadhi”
publicado no Jornal da Cidade - pág. 02 no dia 22/10/2016
Nenhum comentário:
Postar um comentário