artigo 'O falso dilema da religião versus ciência'
tradução para Esperanto:
La falsa dilemo inter religio kaj scienco
Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis
gazetartikolon nomata: "efikoj de meditado estas science pruvita." En alia okazo, mi vidis alian diraĵon:
"Sciencistoj pruvis homan reenkarniĝon" ... Aliaj
diskutas pri homeopatio... psikanalizo, metapsikio,
kaj multaj aliaj konadoj, ĉu estas scienco aŭ ne ... Eĉ diskutas "sciencan evidentecon de
kreismo" kaj multaj komencis meti sciencon kontraŭ religion...
Sed,
kio estas scienco? Laŭ fama sciencisto Newton Freire-Maia, eĉ la sciencistoj
mem ne interkonsentas. Ili certe scias ke scienco, strikte parolante, konsistas
malglate, "aro de difinoj, leĝoj, teorioj, modeloj, inter aliaj, akiritaj
tra specifa metodologio (nomita 'scienca'),
kaj celanta koni parton de realo". Do, se vi ne uzas ĉi tiun metodologion, ne estas scienco, kaj fino.
Nu,
kiuj difinas kio estas la "scienca metodo"? Respondo: sciencistoj.
Kaj kiuj decidas kion estas kaj kio ne estas scienco? R: La konsento de la
opinioj de sciencistoj. Kiam bona parto de sciencistoj decidas ke io estas jam
scienco, do, ĝi estas.
